Bono di'a, i benvenido al Projeto Romanova! Si tu pode leser esto tecsto, donse la lingua nova ce nus clama Romanova sta funsionando multo bien! Nus ave produsido esta lingua con la speransa ce todos los parladores de las linguas roma'nicas modernas podera' comunicar eficasemente entre se. La lingua nova consiste de tres mil vocablos, mas o menos, i elo fu formado di vocablos prendidos di todas las cuatro linguas roma'nicas maiores: el espaniese, el fransiese, el italiese, i el portugalese.

Saluton, kaj bonvenon al la Projekto Romanova! Se vi povas legi ĉi tiun tekston (supre), la nova lingvo, kiun ni nomis Romanova funkcias tre bone! Ni kreis ĉi tiun lingvon kun la espero, ke ĉiuj parolantoj de la modernaj latinidaj lingvoj povu komuniki efike inter si. La nova lingvo konsistas el tri mil vortoj, pli aŭ malpli, kaj ĝi estas konstruita el vortoj prenitaj el ĉiuj kvar ĉefaj latinidaj lingvoj: la itala, la hispana, la franca kaj la portugala.

Aŭtomata Traduko el la Romanova al la Angla
Vorta Serĉo
Baza Vortaro de Angla-Romanova
Prononca Gvidilo
Nelonga Gramatiko
Sufiksoj kaj Prefiksoj
Numeraloj, Tagoj de la Semajno, Monatoj kaj Sezonoj
Enigmo de Vortoj Transligitaj
 

PRONONCA GVIDILO DE ROMANOVA
aprononcata kiel la a en amifprononcata kiel la f en farimprononcata kiel la m en monosprononcata kiel la s en sono
bprononcata kiel la b en bonagprononcata kiel la g en granda (ĉiam)nprononcata kiel la n en nuntprononcata kiel la t en tuta
cprononcata kiel la k en ke (ĉiam)iprononcata kiel la i en ideo aŭ kiel la j en jes kaj en ajnoprononcata kiel la o en ovouprononcata kiel la u en unu aŭ kiel la ŭ en naŭ
dprononcata kiel la d en donijprononcata kiel la ŝ en ŝipopprononcata kiel la p en povivprononcata kiel la v en veni
eprononcata kiel la e en eblelprononcata kiel la l en luno rprononcata kiel la r en kara Estas nur 19 literoj!

Aliaj Notoj pri prononco: La rr estas prononcata hispane kaj itale, kiel motora sono. Ĉar j similas la ŝ en ŝipo, la kombinaĵo tj estas prononcata kiel ĉ en ĉambro, kaj la kombinaĵo nj estas prononcata kiel la en dimao. La maniero de montri la silabon kun emfazo similas la hispanan manieron: apostrofo post vokalo montras ke ĝi havas la emfazon. Se vorto ne havas apostrofon (kiel la plimulto), kaj la lasta litero de la vorto estas vokalo aŭ la litero s, la silabo antaŭ la lasta silabo havas la emfazon, kiel en Esperanto, sed se la lasta litero estas konsonanto krom s, la lasta silabo havas la emfazon.

La litero i estas prononcataj kiel j, kaj la litero u kiel ŭ, kiam iu vokalo sekvas ilin, aŭ kiam a, eo estas antaŭ ili, do ili ne estas apartaj vokalaj sonoj ĉikaze, se ili ne estas sekvata de apostrofo, kiu montrus ke ili estas apartaj vokaloj:

ai kiel aj. ei kiel ej. oi kiel oj. au kiel . eu kiel . ia kiel ja. ie kiel je. io kiel jo. ui kiel ŭi. iu kiel ju.

Oni povas skribi nomajn substantivojn kaj vortojn el aliaj lingvoj laŭ iliaj normalaj literumoj, aŭ laŭvole ŝanĝi la literumojn al la stilo de Romanova. Laŭvole, oni povas skribi akutan emfazan markon super vokalo, anstataŭ apostrofon post vokalo, kiel en la hispana. Majuskloj estas laŭvolaj. Oni povas skribi detranĉon (/) laŭvole anstataŭ punkton ĉe la fraza fino. Oni povas prononci la literon s kiel la z en zono kiam konsonanto kun voĉo sekvas ĝin. Oni povas prononci laŭvole la r kaj la rr same, aŭ per unu vibro aŭ per pli ol unu vibro. Oni povas prononci laŭvole la b kaj la v same, kiel en la hispana.

Literaj Nomoj:
Noto: Kiam oni literumas voĉe, por klarigi la literon kiun oni diras,
oni povas ankaŭ diri "ve de victoria", k.t.p.
Literoj: a b c d e f g (h) i j (k) l m
Nomoj: a b ce de e fe ge (aj) i je (ca) le mi

Literoj: n o p (q) r s t u V (w) (x) (y) (z)
Nomoj: ne o pe (cu) re se te u ve (ue) (ecse) (ie) (sa)
NELONGA GRAMATIKO DE ROMANOVA
Ne estas gramatika genro. Kvankam estas laŭvolaj vortoj kiuj havas aspekton kiel vortoj kun gramatika genro en la latinidaj lingvoj, ĉi tiuj estas tute laŭvolaj, kaj ili ekzistas pro latinidaj kutimoj.
La substantivo kaj la adjektivo ne havas finiĝojn de gramatika kazo. La akuzativo estas kiel la nominativo.
Oni ne ŝanĝas la verbon laŭ la persono aŭ la nombro. Oni ŝanĝas la finiĝon de la verbo nur laŭ la tempoj (la prezenco, la preterito, la futuro k.t.p.).
Artikoloj:
La singulara difinita artikolo el signifas la (Oni ankaŭ povas uzi la vorton la laŭvole kun la sama signifo). La plurala difinita artikolo los signifas la (Oni ankaŭ povas uzi la vorton las laŭvole kun la sama signifo). La vorto del signifas de la, kaj la vorto al, signifas al la. En la prononco, sed ne en la skribo, oni povas prononci la artikolojn el kaj la sen iliaj vokaloj kiam vorto kiu komencas per vokalo sekvas ilin; ekzemple, oni povas prononci la isla kiel lisla, kaj el ome kiel lome. La nedifinita artikolo estas un (Oni ankaŭ povas uzi la vorton una laŭvole kun la sama signifo); ekzemple: un libro signifas libro, sed el libro signifas la libro.
Substantivoj:
Por pluraligi substantivon aŭ adjektivon, se ĝi finiĝas per vokala sono, oni uzas la sufikson -s, sed se ĝi ne finiĝas per vokala sono, oni uzas la sufikson -es. Ekzemploj: el soldado valente, los soldados valentes; una madre bona, madres bonas; el rei, los reies; multas personas intelijentes fase el error de creder ce eles es stu'pidas, i eles gania confidensa en lora intelijensa solamente depo'is multa esperiensa en la vida; un punto interesante; ocurrensas improbables; la asersion es incredible; los puntos es interesantes.
Adjektivoj:
Oni pluraligas adjektivon kiel substantivon. Laŭvole, oni povas ŝanĝi la finiĝon -o de adjektivo (kaj de adjektivo uzato kiel substantivo) al -a (kaj la pluralan -os al -as). Ĉi tio estas latinida kutimo, sed ĝi estas tute laŭvole kaj ne signifas iu diferenco de genro en Romanova. Adjektivoj venas post iliaj substantivoj. Artikoloj (el, los), numeraloj (kvar, tria, multaj), posesivaj vortoj (mio, suos), kaj demonstraj vortoj (esto, esos) venas antaŭ iliaj substantivoj. Oni ankaŭ povas uzi adjektivon kiel substantivon, ekz. el rojo povas signifi la ruĝa.
Adverboj:
La plimulto de adverboj venas el adjektivoj kiam oni uzas sufikson -mente. Se la adjektivo havas -o ĉe la fino, oni devas ŝanĝi ĉi tiun al -a antaŭ -mente. Iuj oftaj adverboj ne venas el adjektivoj, sed ili havas unikajn formojn. Ekzemploj: ra'pido (rapida), rapidamente (rapide); suave (mola), suavemente (mole); nasional (nacia), nasionalmente (nacie); sed bono (bona), bien (bone).
La komparativo kaj la superlativo de adjektivoj kaj de adverboj:
La vorto mas signifas pli, kaj el mas aŭ la sufikso -i'sim- signifas la plej. La vorto menos signifas malpli, kaj el menos signifas la malplej. Ekzemploj: interesante, mas interesante, el mas interesante, interesanti'sime; madres bonas, madres mas bonas, las madres mas bonas, las madres boni'simas; frecuentemente, menos frecuentemente, el menos frecuentemente. Cualce lingua es tanto interesante como todas las otras linguas. Todas las linguas es igualmente interesantes. Nustra grama'tica es mas breve ce nustro dicsionario. Entre suos amigos, eli es el mas interesante. Eles es tuos amigos boni'simos. Marte es un planeta bastante grande, ma la terra es mas grande. La terra es tamben mas grande ce Mercurio. El planeta Urano es multo mas grande ce Marte ma menos grande ce Ju'piter. El planeta Venus es cuasi tanto grande como la terra.
Pronomoj:
La pronomoj de Romanova, krom la unuaj kaj duaj personoj pluralaj, havas du formojn: subjektajn kaj nesubjektajn. Oni uzas la nesubjektajn pronomojn kiel objektajn pronomojn, aŭ post prepozicioj. Subjekta pronomo venas antaŭ la verbo, sed ĝi povas sekvi la verbon en direkta demando. Pronomo de rekta objekto povas veni tuj antaŭ aŭ tuj post la verbo, sed se la verbo estas infinitivo, participo, aŭ imperativo, la pronomo venas post la verbo. Oni povas laŭvole uzi la vorton pe antaŭ pronomoj kaj substantivoj de rektaj objektoj por distingi la rektajn objektojn (la akuzativo). Oni uzas la vorton a antaŭ pronomoj kaj substantivoj de nerektaj objektoj (la dativo). Kiam oni diras aŭ skribas ion al persono, la persono estas la nerekta objekto. Ekzemploj: Eli interrogo' a me si io fuma; io disio' a li ce no. (Li demandis al mi se mi fumas; mi diris al li ke mi ne fumas.) Oni uzas meman pronomon kun verbo kiam la subjekto estas ankaŭ la objekto, kiel en vesti sin.

Tabelo de Pronomoj

Personoj

Subjektaj

Nesubjektaj

Memaj

Singularaj

1a

io

me

2a

tu

te

3a vira

eli

li

se

3a virina

ela

la

3a neŭtrala

elo

lo

Pluralaj

1a

nus

2a

vos

3a

eles

les

se

Oni prononcas la vorton io kiel jo en jodo. Oni povas uzi la vorton vos en la singulara por montri respekton. Oni povas uzi la neŭtralajn pronomojn por iu aĵo, iu persono, iu animalo aŭ iu planto. Oni ne uzas pronomon en ĉi tiaj frazoj: Sta pluvendo (Pluvas); Ave un problema (Estas problemo).. En la imperativo de la dua persono, oni ne uzas pronomon: Corre! (Kuru!); Aiuda me! (Helpu min!) Por la imperativo ne de la dua persono, oni uzas la verbon deve antaŭ la infinitivo: Nus deve parter! (Ni foriru!); Eles deve manjar pastel! (Ili manĝu kukon!); Deve aver luse! (Estu lumo!)
La vortoj unouna persona signifas oni: Uno parla el fransiese en Fransia, i.e., El fransiese es parlado en Fransia.
Demandaj vortoj:

Kiel: como.
Kiom (sole, aŭ antaŭ adjektivo aŭ adverbo): cuanto.
Kiom da (antaŭ substantivo): cuanto, (plurala) cuantos.
Kio: ce, ce cosa.
Kioj: ce, ce cosas.
Kia: ce tipo de.
Kiaj: ce tipos de.
Kiam: cuando.
Kie: donde.
Kien: a donde.
Kiu: cual.
Kiuj: cuales.
Kiun: (pe) cual.
Kiujn: (pe) cuales.
Kiu persono: cien.
Kiuj personoj: cienes.
Kiun personon: (pe) cien.
Kiujn personojn: (pe) cienes.
Kial: por ce.
Kies: cuo, (plurala) cuos (la plurala estas por multoblaj posedaĵoj, ne por multoblaj posedantoj. La emfazo estas sur la u.)

Ekzemploj: Ce sinifica esto? Io no sabe. De ce vos pensa? De la grama'tica de Romanova.
Cien tiene la clave de esta porta? Alberto lo tiene. A cienes eli ave dado los libros?
Eli les ave dado a Mari'a i a Carla. Cuo libro es esto? (Kies libro estas ĉi tiu?)
Relativaj pronomoj:
Oni povas uzi la vorton ce kun iu substantivo aŭ iu pronomo, kaj la vorton cien (plurala: cienes) kun iu persono. Ekzemploj: El infanto ce tiene la clave es en el jardin. El infanto a cien tu ave dado la clave abreva la porta. La infanta ce saludava vos es mia sora (La knabino kiu salutis vin estas mia fratino). La infanta pe cien vos saludava es mia sora (La knabino kiun vi salutis estas mia fratino). El libro ce tu ave perdido es aora en la biblioteca (La frazo aludas la specifan libron kiun vi perdis). El libro, ce mia sora leseva fas una semana, es aora en la biblioteca (La frazo aludas libron kiun mia fratino legis antaŭ unu semajno).
Posesivaj Pronomoj:
Kiam posesivaj pronomoj aludas pluralajn substantivojn, oni pluraligas ilin. Oni laŭvole povas ŝanĝi la finiĝon -o al -a, kaj la pluralan -os al -as, sen distingo de signifo. Ĉi tiuj vortoj havas emfazon sur la i: mio, mios, mia, mias. Ĉi tiuj vortoj havas emfazon sur la u: tuo, tuos, tua, tuas, suo, suos, sua, suas, cuo, cuos, cua, cuas.

Tabelo de Posesivaj Pronomoj

Personoj

Adjektivoj

Pronomoj

Singularaj Personoj

1a

mio

el mio

2a

tuo

el tuo

3a

suo

el suo

Pluralaj Personoj

1a

nustro

el nustro

2a

vostro

el vostro

3a

loro

el loro

La Montraj Adjektivoj kaj Pronomoj:
Ĉi tiu aŭ ĉi tio: esto (aŭ esta).
Ĉi tiuj: estos (aŭ estas).
Tiu aŭ tio: eso (aŭ esa).
Tiuj: esos (aŭ esas).
La Verboj de Romanova:
La verboj ne havas personajn deklinaciajn finiĝojn. La infinitivaj (sendifinaj) finiĝoj estas -ar kaj -er.

Simplaj Aktivaj Tempoj de la Verbo

Trunko

cant-

part-

Infinitivo

cantar

parter

Prezenco

canta

parte

Imperativo

canta

parte

Pasinta Imperfekto

cantava

parteva

Preterito

canto'

partio'

Futuro

cantara'

partera'

Kondicionalo

cantari'a

parteri'a

Prezenca Participo

cantando

partendo

Pasinta Participo

cantado

partido

La prezenco (estanta tempo) kaj la imperativo (ordona tempo) estas kiel la infinitivo sen la finiĝo -r.
La indikativo kaj la subjunktivo estas identaj.
La pasinta imperfekto estas kiel la infinitivo kun -va anstataŭ -r.
La preterito (simpla pasinta tempo) estas kiel la infinitivo kun -o' anstataŭ -ar, aŭ kun -io' (prononcata [jo]) anstataŭ -er.
La futuro (estonta tempo) estas kiel la infinitivo kun -a' aldonata ĉe la fino: io lo manjara' (mi manĝos ĝin). Alia futuro uzas la vorton va antaŭ la infinitivo: io va manjar lo (mi manĝos ĝin).
La kondicionalo (kondiĉa tempo) estas kiel la infinitivo kun -i'a aldonata ĉe la fino: si io lo teneva, io lo dari'a a vos (se mi havus ĝin, mi donus ĝin al vi). Oni uzas la pasintan imperfekton post la vorto si.
La prezenca participo estas kiel la infinitivo kun -ndo anstataŭ -r.
La pasinta participo estas kiel la infinitivo kun -ado anstataŭ -ar, aŭ kun -ido anstataŭ -er.
Nur kelkaj verboj kaj derivitaj el ili estas neregulaj, kaj tiuj kun steletoj malsupre estas neregulaj nur en skribo, pro la apostrofoj:

Esti: ser. Prezenco: es; preterito: fu; pasinta imperfekto: era; imperativo: sea.
Veni: vener. Prezenco kaj imperativo: viene.
Flui (kaj aliaj verboj kun la finiĝoj -uer aŭ -uar): fluer. Prezenco kaj imperativo: flu'e*.
Iri: andar. Prezenco kaj imperativo: va.
Havi, teni: tener. Prezenco kaj imperativo: tiene.
Aŭdi: oier. Preterito: oio'; pasinta participo: oi'do.
Kunveni, rendevui: reuner se. Prezenco kaj imperativo: reu'ne*.
Fotografi (kaj aliaj verboj kun la finiĝo -grafiar): fotografiar. Prezenco kaj imperativo: fotografi'a*.
Malpermesi: proiber. Prezenco kaj imperativo: proi'be*.
Sendi: enviar. Prezenco kaj imperativo: envi'a*.
Deziri: cerer. Prezenco kaj imperativo: ciere.
Allogi (kaj aliaj verboj kun la finiĝo -aer): atraer. Pasinta participo: atrai'do*.
Aktivaj perfektaj verboj uzas la verbon aver:

Formoj de la Aktiva Perfekta Verbo

Prezenca Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) ave cantado, partido

Pasinta Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) aveva cantado, partido

Futura Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) avera' cantado, partido

Kondicionala Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) averi'a cantado, partido

Diversaj ekzemploj de ĉi tiuj verbaj formoj:
io ave lesido en la Interrede ce una dama europana de sisenta anios ave fasido una filia naser en un ospital en Israel depo'is aver indicado ce ela teneva solamente cuarenta oto anios. El me'dico, stupefasido, diseva ce eli jama'is averi'a dado a la dama una trasplantasion de ovos si eli aveva sabido sua eda' vera.

En eso tempo, toda la terra parlava la mesma lingua. Cuando la jente emigro' di la rejon del oriente, eles descubrio' una sona plana en la rejon de Sinar, i ala' eles resto' par resider. Un di'a, algunas personas disio' a otras: "Nus deve faser blocos de arjila, i cosinar les en el fogo." Asi', eles uso' blocos enve's de piedras i asfalto natural enve's de mortiero. Pois eles disio': "Viene, nus deve costruer una jida' i una torre ce contactara' el sielo. De esta manera, nus sera' famosos i nus no devera' ser dispersados atrave's toda la terra". Ma el senior Dio desendio' par ver la jida' i la torre ce la jente costrueva, i eli penso': "Eles es una sola jente i eles parla una sola lingua; por eso, eles ave comensado esto travaio, i por nada del mundo eles va sesar de faser lo. Seri'a mas bono ce nus desende par confunder lora lingua, par ce eles no comprendera' entre se." Asi' fu ce el senior Dio les disperso' atrave's toda la terra, i eles seso' de costruer la jida'. En esa localida', el senior Dio confundio' la lingua de toda la jente de la terra, i di ala' eli les disperso' atrave's todo el mundo. Por eso, la jida' es clamada "Babel".
(Pli ekzemploj...)
Pasivaj verboj uzas la verbon ser:

Simplaj Pasivaj Verboj

Pasiva Prezenco

io (aŭ tu k.t.p.) es creado, prendido

Pasiva Preterito

io (aŭ tu k.t.p.) fu creado, prendido

Pasiva Futuro

io (aŭ tu k.t.p.) sera' creado, prendido

Pasiva Kondicionalo

io (aŭ tu k.t.p.) seri'a creado, prendido

Pasivaj perfektaj verboj uzas la verbon aver sido:

Pasivaj Perfektaj Verboj

Prezenca Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) ave sido creado, prendido

Pasinta Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) aveva sido creado, prendido

Futura Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) avera' sido creado, prendido

Kondicionala Perfekto

io (aŭ tu k.t.p.) averi'a sido creado, prendido

Ekzemploj de Verbaj Strukturoj

io

tu

eli

ela

nus

vos

eles

estos omes

loros amigos

es

fu

ave sido

aveva sido

sera'

va ser

seri'a

avera' sido

va aver sido

averi'a sido

vijilado(s) por la polisi'a.

multo admirado(s) por todos.

recomendado(s) por los otros.

abondante(s) en la jida'.

atacado(s) por los soldados.

acusado(s) por suos enemigos.

obliviado(s) por el governo.

buscado(s) por Interpol.

escutado(s) por el congreso.

oi'do(s) por el conselio.


 
SUFIKSOJ:

Noto: Antaŭ vi aldonas sufikson, se la vorto havas vokalon sen emfazo ĉe la fino, forigu ĝin.
Se la sufikso (malsupre) havas steleton, aldonu ĉi tiun vokalon post la sufikso,
sed se ne estis vokalo por forigi, aldonu la literon e post la sufikso.

ebla de ricevi agon de la verbo, kiel -ebla: (verbo de la tipo -ar) -able, (verbo de la tipo -er) -ible, ekz. manjable (manĝebla).
abstrakta ideo, kiel -eco (ricevata el la adjektivo): -ida', ekz. vero (vera), verida' (vereco).
abstrakta ideo, kiel -eco (ricevata el la verbo): (verbo de la tipo -ar) -ansa, (verbo de la tipo -er) -ensa, ekz. importante (grava), importansa (graveco).
aktiva adjektivo ricevata el la verbo, kiel -anta: (verbo de la tipo -ar) -ante, (verbo de la tipo -er) -ente, ekz. parlante (parolanta).
adverbo, kiel -e: -mente (Noto: Se estas -o ĉe la fino de la adjektivo, ŝanĝu ĝin al -a antaŭ vi aldonas -mente), ekz. rapidamente (rapide).
ebleco de ricevi agon de la verbo, kiel -ebleco: (verbo de la tipo -ar) -ablida', (verbo de la tipo -er) -iblida', ekz. beviblida' (trinkebleco).
kondicionalo: (verbo de la tipo -ar) -ari'a, (verbo de la tipo -er) -eri'a, ekz. parlari'a (parolus).
-ujo: -ero, ekz. salero (salujo).
-eto: *-et-, ekz. casa (domo), caseta (dometo); canson (kanzono), cansonete (kanzoneto).
ajn: -ciera, ekz. dondeciera (kie ajn). (Noto: Ne forigu la vokalon ĉe la fino antaŭ vi aldonas ĉi tiun sufikson).
frakcio, kiel -ono: -ieme, e.g. dos tresiemes (du trionoj).
plena (ricevata el la substantivo): -oso, e.g. ventoso (plena de vento).
futuro: (verbo de la tipo -ar) -ara', (verbo de la tipo -er) -era', e.g. parlara' (parolos).
kutima aŭ profesia faranto: (verbo de la tipo -ar) -ador, (verbo de la tipo -er) -edor, e.g. travaiador (laboranto).
imperativo: (verbo de la tipo -ar) -a, (verbo de la tipo -er) -e, e.g. corre! (kuru!).
infinitivo: (verbo de la tipo -ar) -ar, (verbo de la tipo -er) -er, e.g. parlar (paroli).
loĝanto aŭ membro (ricevata el la loko aŭ la grupo): -ano, e.g. venesuelano (venezuelano).
ekzemplo de la ago de la verbo: (verbo de la tipo -ar) -ata, (verbo de la tipo -er) -ita, e.g. caminata (marŝo, marŝado).
instrumento aŭ maŝino, kiel -ilo (ricevata el la verbo): (verbo de la tipo -ar) -adora, (verbo de la tipo -er) -edora, e.g. lavadora (lavmaŝino).
-ismo: -ismo, e.g. capitalismo (kapitalismo).
-isma aŭ -isto: -ista, e.g. comunista (komunisma).
juna, kiel -ido: *-el-, e.g. cane (hundo), canele (hundido); gato (kato), gatelo (katido).
lingvo (derivata precipe el la nacio, la loko, aŭ la kulturo): -ese, e.g. fransiese (franca lingvo).
fari, kiel -igi (ricevata el la adjektivo): -isar, e.g. oscurisar (mallumigi).
-ologo: -o'logo, e.g. antropo'logo (antropologo).
-ologio: -oloji'a, e.g. antropoloji'a (antropologio).
orda numeralo: -e'simo, e.g. cuatre'simo (kvara).
pasinta participo aŭ adjektivo kiel ĝin: (verbo de la tipo -ar) -ado, (verbo de la tipo -er) -ido, e.g. parlado (parolita).
loko por la ago de la verbo: (verbo de la tipo -ar) -adero, (verbo de la tipo -er) -edero, e.g. manjadero (manĝejo).
pluralo: (post vokalo) -s; (post konsonanto) -es, e.g. libros (libroj), cansones (kanzonoj).
prezenca participo: (verbo de la tipo -ar) -ando, (verbo de la tipo -er) -endo, e.g. correndo (kurante).
prezenco: (verbo de la tipo -ar) -a, (verbo de la tipo -er) -e, e.g. prende (prenas).
preterito: (verbo de la tipo -ar) -o', (verbo de la tipo -er) -io', e.g. prendio' (prenis).
pasinta imperfekto: (verbo de la tipo -ar) -ava, (verbo de la tipo -er) -eva, e.g. parlava (paroladis).
ricevanto de la ago: (verbo de la tipo -ar) -ado, (verbo de la tipo -er) -ido, e.g. el cosinado (la kuirita).
vendejo (ricevata el la varoj): -eri'a, e.g. paneri'a (vendejo de pano).
plej: *-i'sim-, e.g. bono (bona), el boni'simo (la plej bona).
arbo aŭ planto (ricevata el la frukto aŭ vegetalo): -era, e.g. pomera (pomarbo).
kareca: *-in-, e.g. cane (hundo), canine (kara hundo).

PREFIKSOJ:

denove, re- (ricevata el la verbo): re-, e.g. repintar (repentri).
eks- (ricevata el la substantivo): ecse-, e.g. ecsepresidente (eksprezidanto).
fari ne farita (ricevata el la verbo): des-, e.g. desconectar (disligi).

 
Fundamentaj Numeraloj:
nul  unu du  tri  kvar   kvin  ses sep  ok  naŭ  dek   dek unu   dek du
sero uno dos tres cuatro sinco sis sete oto nove dies dies uno dies dos

dudek tridek tridek kvin kvardek kvindek sesdek sepdek okdek
venti trenta trenta sinco cuarenta sincuenta sisenta setenta otenta

naŭdek cent ducent mil dumil miliono (da)
noventa sento dos sento mil dos mil un milion (de)

du milionoj (da) miliardo (da) biliono (da)
dos miliones (de) mil miliones (de) un milion de miliones (de)

Noto: Oni ne uzas la vorton i (kaj) en numeraloj. Oni uzas la komon (,)
por frakcioj, kaj oni uzas la punkton (.) laŭvole por apartigi milojn,
milionojn, horojn, minutojn k.t.p.
Ordaj Numeraloj:
nula      unua     dua       tria       kvara       kvina      sesa
sere'simo une'simo dose'simo trese'simo cuatre'simo since'simo sise'simo

sepa      oka      naŭa      deka        dek unua       dek dua
sete'simo ote'simo nove'simo diese'simo  dies une'simo  dies dose'simo

dudeka     trideka     kvardeka      kvindeka       sesdeka
vente'simo trente'simo cuarente'simo sincuente'simo sisente'simo

sepdeka      okdeka      naŭdeka      centa      ducenta
setente'simo otente'simo novente'simo sente'simo dos sente'simo

mila      dumila        miliona      dumiliona
mile'simo dos mile'simo milione'simo dos milione'simo

miliarda         biliona
mil milione'simo un milion de milione'simo

Notoj: Oni ankaŭ povas esprimi ordan numeralon per la vorto nu'mero
antaŭ la fundamenta numeralo, kaj se ĉi tiu estas uzata kun substantivo,
oni metas la substantivon antaŭ la vorto nu'mero: el libro nu'mero tres.
Oni uzas la sufikson -ieme por frakcioj. La substantivo duono estas
meta', kaj kvarono estas cuartocuatrieme. La adverbo unue estas
primero, kaj la adverbo duone estas medio.
Tagoj de la Semajno, Monatoj kaj Sezonoj:
lundo    mardo     merkredo    ĵaŭdo    vendredo  sabato  dimanĉo
lunedi'a martedi'a mercoledi'a jovedi'a venerdi'a sa'bado domingo

januaro februaro marto aprilo majo junio julio aŭgusto
janero  febrero  marso abril  maio junio iulio agosto

septembro oktobro novembro decembro    printempo somero aŭtuno vintro
septembre octobre novembre disembre    primavera estivo otonio inverno

Noto: Oni esprimas la daton per fundamenta numeralo: el cuatro de 
febrero
(la kvara de februaro).

Reiri al la unua paĝo


Ĉi tiu paĝo vizitiĝis je fojoj.